Bela Luno - La Perdita Generacio

La Perdita Generacio

专辑:《Ĉiuj Ni Amegas Usonon (Esperanto)》

更新时间:2025-06-08 02:26:39

文件格式:flac


Bela Luno - La Perdita Generacio 歌词

19- Bela Luno

Teksto kaj muziko: Anna Palmstierna Burenius

Mi vidis la tegmenton

Vi sidis sub ĉiel’, sub la steloj dek tri

Vi piedbatetis ŝtonojn

Subite mia sango ŝanĝis la direkton

Vi kontribuis al la plej grava decido

Vi kantis hej hej hej

Se vi ploras dum labor’

Vi pli fortas ol angoro

Hej hej hej

Vi tre baldaŭ spektos belan sunleviĝon

ĉiuj tagoj daŭris

ĉiam ajn tro longe por ke ĝi ne influu min

varme aŭ malvarme

dorsosako fiksa pezigis miajn paŝojn

Kaj vere celis mi barakti la reflekson

Vi kantis hej hej hej

En vi estas infanet’

Kaj vi ja bone brakumadas

Hej hej hej

Vi tre baldaŭ vivos en la liberec

Mi vidis la tegmenton

La sentoj pli gajiĝas dum la suprenrigardad’

Mi ekkomprenis veron

Mi ekdisvolvis min kaj mi saltis al la tero

Vi kontribuis al la plej grava decido

Mi timis ke mi saltis en la morton

Sed vi kantis hej hej hej

Se vi saltas de tiu alto

vi maltrafos la asfalton

Hej hej hej

Nur fantomoj enaj viaj flugas for