Suna floro
Teksto kaj muziko: Elena Wilke
Ŝi estis suna floro,
ĉiutag’ al la suno turnita,
ĉe la limo de ĝardeno (2-foje)
al neniu apartena.
Dum aro de paseroj
ŝian sinon senĉese pikadis,
sidis homoj sur la herbejo (2-foje),
sidis homoj kaj babiladis.
Hodiaŭ suna floro
ne plu sentas doloron, doloron.
Ŝi pikadas per la sekigitaj,
per la branĉoj brunflavaj, velkitaj,
la rigardon, la aeron,
kaj la venton al ŝi turnitan.
Ŝi pikadas, pikadas rigardon
Ŝi pikadas, pikadas aeron
Ŝi pikadas, pikadas la venton
Kaj la venton – al ŝi turnitan.