Vento Vaganta - Jele

Jele

专辑:《Tra la sonĝoj (Esperanto)》

更新时间:2025-06-06 14:09:41

文件格式:mp3


Vento Vaganta - Jele 歌词

Vento vaganta

Teksto kaj muziko: Elena Wilke

Vento vaganta,

transdonu saluton al vi.

Flor’ odoranta,

transdonu saluton al vi.

Varmo de mia man’,

sonĝo de mia am’,

nepre atingu vin.

Subtenu min, destin’.

Vanas monatoj,

ĉar mankas saluto de vi.

Tedis konatoj,

ĉar mankas saluto de vi.

Ardo de kora flam’,

voĉo de mia am’,

plu ne timigu vin.

Subtenu min, destin’.

Tempo timigas,

mi devas revidi jam vin.

Kredo varmigas,

mi baldaŭ ekvidos jam vin.

Sentoj sinceraj,

kantoj teneraj,

ree kunigos nin.

Subtenu min, destin’.

Subtenu nin, destin’, destin’, destin’.