Akordo
更新时间:2025-06-20 15:03:50
文件格式:flac
Jen verda stel', jen verda stel',
Jen kvinpinta estas nia stel'
Post la fina venko ĉie brilos la steloj,
Esperanton ĉiuj parolos
Venko, venko,
Ardas la fervoro,
Venkos ni en gloro
Venko, venko,
Esperanton ĉiuj parolos
Jen la vortar', jen la vortar'
Tre samideana la vortar',
Post la fina venko ĉiuj havos vortaron,
Esperanton ĉiuj parolos
Venko, venko,
Ardas la fervoro,
Venkos ni en gloro
Venko, venko,
Esperanton ĉiuj parolos
Jen Ludovik', jen Ludovik'
Kara okulisto Ludovik'
Post la fina venko ĉiuj amos la majstron
Esperanton ĉiuj parolos
Venko, venko,
Ardas la fervoro,
Venkos ni en gloro
Venko, venko,
Esperanton ĉiuj parolos